Tre sukcesa la dua AfrES
“La Esperanta Civito portas al Afriko la esperantan kulturon: nun estas nia vico, afrikumi tiun kulturon”: tiel komentis unu el la dek ok personoj el Burundio, Kongolando kaj Ruando, kiuj partoprenis en la dua Afrika Esperantologia Semajno.