aprilo 2008

Nova tarifaro de LF-koop

HeKo 349 4-B, 2 apr 08

Konforme al la Mutuala Rabata Sistemo de Esperantio (direktivo Hiltbrand) kaj al ĝia apliko tra la edikto de Dualo, Kooperativo de Literatura Foiro anoncas la novajn tarifojn por la periodaĵoj kiujn ĝi eldonas kaj administras.

Apokrife en Ipernity

HeKo 349 8-A, 10 apr 08

C-ano Giorgio Silfer informas ke la paĝo kiu aperas sub lia nomo kaj kun lia foto en Ipernity estas apokrifa. Li neniam mendis paĝon en Ipernity, nek intencas tion fari: li eĉ malkonsilas tion al ĉiu esperantlingvano, konsiderante la malseriozecon de la retejo, kontraŭ kies responsuloj li sin rezervas la rajton fari denuncon.

Minoritataj lingvoj en ALTE

HeKo 350 1-B, 11 apr 08

La dua tago de la Internacia ALTE-Konferenco konfirmis la unuan. Kiel aludis en la malferma prelego Brian North, “temas pri komunikado kaj tio faras la lingvotestadon pli kompleksa”. Pluraj prelegoj montris ke fakte la Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo devas labori ne nur pri didaktikaj kaj teknikaj problemoj sed ankaŭ pri sociaj, politikaj kaj profesiaj.

Silfer intervjuis Boulton

HeKo 350 2-B, 12 apr 08

Marjorie Boulton gastigis Giorgio Silfer en sia hejmo en Oksfordo, okaze de lia oficiala vizito kiel reprezentanto de Esperanta PEN-Centro. La vizito, kiu daŭris pli ol tri horojn, donis la okazon por intervjuo (aperonta en “Literatura Foiro”) kaj por interparolo pri la kandidatigo de d-ino Boulton al la literatura Nobel-premio, fare de la Esperanta PEN.

Represo de HdE 4:2008

HeKo 350 4-B, 15 apr 08

La abonantoj de “Heroldo de Esperanto” ricevos dufoje la numeron 4:2008, kun la plena kalendaro de la kongresa sezono 2008. La represita numero estos sendita ĉi-semajne kune kun la numero 5:2008.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.