majo 2008

La subteninda lernejo de TIETo

HeKo 352 9-B, 6 maj 08

“La gelernantoj de ZAMENHOF estas vere eksterordinaraj”, miris instruisto kelkajn minutojn antaŭ la proklamado de la rezultoj de provekzameno organizita de UFEPLAT por la lernejoj-membroj. La instruisto partoprenis la lastajn laborojn pri la rezultoj kaj trovis, ke Institut Zamenhof pliafoje estas ĉe la pinto.

Pri sekureco en Burundio

HeKo 353 1-A, 6 maj 08

Pri la sekureco en Burundio cirkulas en Esperantio alarma informo, esence bazita sur la fakto ke s-ino Margaretha Symoens (filino de forpasinta altranga funkciulo de la belga kolonia administracio), alveninte al Buĵumburo por prizorgi lingvan seminarion ŝajne financitan de Universala Esperanto-Asocio, post du tagoj praktike fuĝis al la najbara lando Ruando, kien ŝi jam pla

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.