majo 2008

La sesa numero 2008 de "Heroldo"

HeKo 353 5-B, 13 maj 08

La situacio inter Tibeto kaj Pekino okupas la atenton de la amasmediaj komunikiloj, ankaŭ en Esperantio, kiel atestas la unua paĝo de “Heroldo de Esperanto” n-ro 2121 (6:2008). Tamen ne nur la kalva kapo de Dalai-Lamao enkondukas al la nova numero: ankaŭ la blonda long-hara Nicole Kidman, bonvola ambasadorino de UNIFEM.

Jardeko da roterdamaj GaKoj

HeKo 353 7-A, 17 maj 08

La 15an de majo 1998 aperis la unua Gazetara Komuniko (GaKo) de Universala Esperanto-Asocio, redaktata en esperanto sub la responso de la ĝenerala direktoro de UEA. En la asocio la jubilea etoso estas tiel granda, ke ankaŭ tion oni ĵus celebris, per intervjuo al s-ro Osmo Buller, fare de la skandalgazeto kiu ekde 2003 oficas interalie kiel lia voĉtubo.

Honorigo al civitano Mladenov

HeKo 357 2-C, 21 maj 08

La urba parlamento de Vraco ĵus decidis atribui al la unua Esperanta civitano en Bulgario, Bojĉo Mladenov, la Grandan Civitan Premion, pro lia esperantista agado. Dum kelkaj jardekoj li instruis nian lingvon en la gimnazio, fondis kaj gvidis la unuan en Bulgario lernejanan esperanto-societon “Verda Raketo”.

La mono por Sankta Neredono

HeKo 357 3-A, 23 maj 08

Laŭ oficiala komuniko de la ĝenerala sekretario de Universala Esperanto-Asocio, el 53 ĉefdelegitoj por la oficperiodo 2008-2010 nur unu ne estis elektita: tiu por Togolando, por kiu la propono de la landa asocio ne estis aprobita. La ofico nun vakas; la ĝisnuna ĉefdelegito estis c-ano Koffi Gbeglo.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.