julio 2008

Fina WALTIC-komuniko

HeKo 360 3-B, 3 jul 08

WALTIC, la literatura mondkongreso, finiĝis hieraŭ. Dum kvar tagoj sescent aŭtoroj kaj kleruloj, tradukistoj kaj aktivistoj, el sume naŭdek landoj, manifestis la valoron de vortoj. Pli ol 350 subskribis la WALTIC-rezolucion por akceli alfabetigon, gardi esprimliberon kaj defendi aŭtor-rajtojn.  Sveda Verkista Unio estas plananta novan kongreson en 2010.

La Ondo intervjuis niajn parlamentanojn

HeKo 360 5-A, 5 jun 08

Tri (eks)parlamentanoj de la Esperanta Civito (bedaŭrinde neniu virino) estis demanditaj fare de la revuo “La Ondo de Esperanto” pri la rolo kaj signifo de la jubileanta Universala Esperanto-Asocio. Jen sintezo de iliaj respondoj, donitaj kiel privatuloj (neniu sciis ke ankaŭ la aliaj estas intervjuataj samtempe).

Koffi Gbeglo, forumano:

Sen. Giulia Gagliardi estas doktoro

HeKo 360 8-B, 9 jul 08

La disertacio de Giulia Gagliardi “Giuseppe Peano e il Latino Sine Flexione. Un matematico alla ricerca di una lingua per la comunicazione internazionale” (du volumoj, entute 554 paĝoj) estos diskutata venontan lundon,  14 julio 2008, en la universitato de Torino, fare de prof. Enrico Pasini (filozofo),  prof-ino Clara Silvia Roero (historiisto pri matematiko) kaj prof.

Honortago pri Amikejo

HeKo 361 1-C, 10 jul 08

La Parlamento de la Esperanta Civito honoros la centan datrevenon de epizodo en la historio de Belgio, Germanio kaj Esperantio: en aŭgusto 1908 dum deko da tagoj la teritorio de Neŭtrala Moresneto (aneksota de Belgio post la unua mondmilito) estis sendependa ŝtato kun esperanto kiel oficiala lingvo. La efemera, ne agnoskita subjekto de internacia juro nomiĝis Amikejo.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.