decembro 2008

Pacifismo kiel filigrano de feminismo

HeKo 375 3-B, 1 dec 08

Esperanta Virina Asocio fondiĝis en 1953, laŭ la ondo de la naciaj movadoj kontraŭ la uzo de atombomboj kaj kontraŭ ĉiuj militoj. Aldone, EVA aktivadis por la plialtigo de la socia kaj familia rolo de japaninoj, kun granda atento al la enkonduko de tiuj nocioj en la edukadon de postaj generacioj. La asocio uzis esperanton por serĉi internaciajn kontaktojn precipe en la azia sfero.

Landa asocio protestas kontrau Kalle Kniivilä

HeKo 375 6-A, 3 dec 08

Du redaktoroj, Kalle Kniivilä kaj László Szilvási (la du solaj “personae non gratae” ĉe la Esperanta Civito, ĝuste pro siaj oftaj mensogoj kaj eĉ kalumnioj, kompreneble sen ajna rekta kontakto al la kalumniatoj), estas objekto de draŝa reago fare de Hungaria Esperanto-Asocio, landa asocio de UEA, kiu dum la lastaj jaroj havis du prezidantojn kun la esperanta civitaneco.

BET plej honorita de "Literatura Foiro"

HeKo 375 7-B, 4 dec 08

Okaze de la 50-jariĝo de Bulgara Esperanto-Teatro kaj la baldaŭa 40-jariĝo de “Literatura Foiro” la ĉefredaktoro de la revuo Ljubomir Trifonĉovski, la prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio Petar Todorov kaj ĝia sekretario Mariana Evlogieva hieraŭ vizitis la Nacian Teatran Muzeon en Sofio, funkciantan ĉe la Nacia Teatro “Ivan Vazov”.

Aperis "Esperantista Tribuno" 22

HeKo 368 4-B, 16 sep 08

Esperantista domo de kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” en Razgrad ĉiujare eldonas sian bultenon “Esperantista Tribuno”, kiu en 2008 aperis kiel ok-paĝa gazeto kaj estis donacita al ĉiuj ducent partoprenantoj en la 50a kongreso de Bulgara Esperanto-Asocio en Carevo. Ĝi raportas per artikoloj, fotoj kaj per kroniko pri la riĉa agado de la esperantistoj en Razgrado kaj en aliaj urboj de Bulgario.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.