junio 2009

Nia lingvo 122-jara

HeKo 391 8-C, 2 jun 09

Hodiaŭ ni celebras la Tagon de la Esperanta Lingvo, koincide kun la permeso de la rusa cenzuro por la eldono de la Unua Libro, la 2an de junio 1887. Samtempe ni festas la promulgadon de la Konstitucio de la Esperanta Civito, antaŭ ok jaroj en la ĉarma Sabloneto, perlo de la renesanca arkitekturo, kiu lastatempe eniris la mondan Unesko-trezoron.

Kondolencoj pri Sylla Chaves

HeKo 391 9-B, 2 jun 09

Per uvertura reaperigo de la bela versaĵo “Mia amo libertempas” (kiu siatempe premieris en “La Nica Literatura Revuo”) la revuo “Literatura Foiro” en la junia numero 239 esprimas sian estimon al la ĵus forpasinta kunlaboranto kaj fidela aboninto Sylla Chaves.

La Esperanta PEN-Centro same kondolencas.


Monda Tago de la Medio 2009

HeKo 392 4-C, 5 jun 09

La Monda Tago de la Medio estis lanĉita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en 1972 inaŭgure de la Konferenco de Stokholmo pri la Homa Medio. Ĝi estas celebrata ĉiujare je la 5a de junio, kiel la ĉefa rimedo de UN por sentemigi la ĝeneralan opinion pri la medio kaj por promocii politikan agadon.

Amasmedia komunikado de EDE

HeKo 392 5-A, 7 jun 09

Okaze de la elektoj por la Parlamento de Eŭropa Unio, la francaj amasmediaj komunikiloj donis al ĉiu partio propran minimuman spacon, radiofonie kaj televizie. Tio stimulis la produktadon de tre mallongaj elsendoj, aŭskulteblaj kaj spekteblaj ankaŭ tra YouTube. Valora helpo en la informado venas ankaŭ el specialaj retpaĝoj de naciaj ĵurnaloj.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.