julio 2009

Vandaloj ekbruligis la kongresejon en Bjalistoko

HeKo 398 2-A, 27 jul 09

La fajro krevis post la 20h00. Feliĉe fajrobrigadanoj tre rapide haltigis ĝin. Brulis ĉirkaŭ 30 metroj da vando. Perdoj ĉirkaŭ 11.000 zlotoj. Matene el Vroclavo alvenis jam materialoj necesaj por la riparo de la tendo.

“Estas al ni tre malagrable”, ne kaŝis Irena Sobota el la firmao Rekord, kiu starigis tiun tendon, “tamen ni ne kulpigas Bjalistokon”.

ANEB kongresis en Burundio

HeKo 398 3-B, 27 jul 09

De la 10a ĝis 13a de julio 2009, okazis dua esperanto-kongreso en Rumonge, Burundio. Ĉio komenciĝs per la kantado de “La Espero”, kies tekston disdonis al ni ĉiuj s-ro Jeremie Sabiyumva la 10an posttagmeze, precize je la 17h00. Post tio ni eniris la grandan lernoĉambron en la plej granda internejo, kie ni manghis kaj tranoktis.

Dio haltis en Vroclavo

HeKo 398 4-A, 28 jul 09

Pluraj vandalismoj makulis la tagojn de la Universala Kongreso en Bjalistoko, per fajro, per ŝtono kaj per klingo (kontraŭ pneŭmatikoj de aŭtobusoj). Evidente la kongreso de UEA ne estas bonvena por parto de loka loĝantaro. La demando estas sociologie esplorenda. Intertempe la esperanta redaktoro de Radio Vatikana donis sian opinion pri la faktoj.

* * * * *

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.