februaro 2010

Forpasis civitano Raymond Boré

HeKo 422 6-C, 7 jan 10

Civitano Raymond Boré mortis hieraŭ en Ĉamberio, ĉefurbo de Savojo (Franca Respubliko), kie la pasintan 19an de oktobro li atingis la okdekkvaran jaron, festate de siaj tri gefiloj. Dumviva abonanto de “Heroldo de Esperanto”, li estis unu el la unuaj kiuj petis la esperantan civitanecon.

Lude kaj samideane

HeKo 422 9-A, 9 feb 10

La Svisa Muzeo de Ludoj en La Tour-de-Peilz (apud Laŭzano) aldonis esperanton al la ses jam elekteblaj lingvoj por vizitoj kaj laborgrupoj. Ĝia kunlaboranto d-ro Francesco Reale pretas gvidi esperantlingve tra la mezepoka kastelo kie situas la muzeo, inkluzive de fakaj laborgrupoj, por lerni specifajn ludojn: afrikajn, ĉinajn, romiajn, faraonajn ktp.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.