Planlingvoj kaj religioj en "Homarane" 2
La uzo de inventitaj lingvoj (kaj specife de esperanto) por mistikaj, liturgiaj, sekretaj kaj filozofiaj celoj estos la ĉeftemo de la dua numero de “Homarane”, kies aperon LF-koop antaŭvidas por somero 2010.
La uzo de inventitaj lingvoj (kaj specife de esperanto) por mistikaj, liturgiaj, sekretaj kaj filozofiaj celoj estos la ĉeftemo de la dua numero de “Homarane”, kies aperon LF-koop antaŭvidas por somero 2010.
La balotsistemo de la Esperanta Civito forte diferencas de tiu en Universala Esperanto-Asocio kaj Sennacieca Asocio Tutmonda.
Prezidanto Probal Dasgupta ĵus donis plian ekzemplon de sia artefarema prozo, kies specimenon ni kopias ĉi-sube:
Lu Wunsch-Rolshoven gvidis semajnfinon pri informado en Kultura Centro Esperantista, kiun partoprenis kadroj kaj aktivuloj el Francio, Italio, Svedio, Svislando, 27-28 februaro 2010. Unu el ili, sen. Bertil Nilsson, tiel priskribas la aranĝon:
Kultura Centro Esperantista rekomendas la viziton en esperanto de la Muzeo de la Ludoj (La Tour-de-Peilz, Svislando) dimanĉon la 6an de junio 2010. Momente estas deko da partoprenontoj; ĝis 15 d-ro Francesco Reale organizos unu grupon, se estos pli ol 15 personoj li gvidos du grupojn.
Sen. Marie-France Conde Rey reprezentos la esperanto-literaturon en la 76a mondkongreso de PEN Internacia, en Tokio 23-30 septembro 2010. La decido de la Komitato de Esperanta PEN-Centro konsideras kaj ŝian anecon en la Verkistina komisiono de PEN kaj ŝian konon pri Japanio.
La ĵusaj administraj elektoj en Nederlando ŝajnas pravigi la politikan flaron (la flaron, ne la orientiĝon) de Eŭropa Esperanto-Unio kaj specife de ĝia sekretario, Zlatko Tiŝljar.
La 42a Internacia PEN-konferenco en Bled (Slovenio), 24-28 marto 2010, proponas globaliĝon kiel ĉeftemon.
Nova, grava demarŝo de afrikaj esperantistoj sur la vojo de sendependeco el Universala Esperanto-Asocio: kio ne signifas rompon, sed plenaĝecon. Estas tamen rimarkinde, ke ekde hodiaŭ ekzistas du “Afrikaj Komisionoj”: unu gvidata de s-ro Codjo, sub la kontrolo de Roterdamo, kaj alia iniciatita precipe de togolandanoj, praktike sen la anoj de la unua.
La Civita banko trovis la sponsoron por financi didaktikan projekton de la paktinta establo Esperanto-Federacio de Niĝerio. Temas pri subteno al la lernejo en Orodo: dum kelkaj semajnoj profesia instruistino, sen. Chamberline Nguefack, povos restadi en la niĝeria urbeto por formadi geinstruistojn, por ke la lernado de la tieaj geknaboj estu pli efika.