Esperanta Naturamikaro oficialigita
La 22an de decembro 2010 la Ministerio pri internaj aferoj de la Hispana Reĝolando enskribis la asocion Esperanta Naturamikaro (ENA) en la Nacia Registro de la Asocioj. La oficialigo de ENA fare de la hispana ŝtato estos kompletigita dum la venontaj tagoj per la asigno de la kodo por la aldonvalora imposto.