Kandidatoj al la PEN-premio 2010
Ok libroj kandidatas por “La Verko de la Jaro 2010”, laŭ selekto de la Esperanta PEN-Centro: la premion asignos per referendumo la abonantaro de “Literatura Foiro”. Ĉi-foje la premio koncernas la originalan prozon, laŭ verkoj surmerkatigitaj en 2009-2010.