januaro 2011

Nova programo en la Januara Monatfino

HeKo 468 8-B, 25 jan 11

Pro subita akcidento al sia edzino, c-ano Francisko Degoul bedaŭrinde ne povos gvidi la Kulturan Monatfinon de KCE en Ĉaŭdefono, 29-30 januaro 2011.

La programo daŭre antaŭvidas la Asembleon de Kultura Centro Esperantista, je 10h00 matene en dua kunvoko. Posttagmeze, la ĉeestantoj koncentriĝos al la strukturo kaj laborprojektoj de la lernejo.

Pli vasta stabo por KCE en 2011

HeKo 469 2-B, 29 jan 11

Kreskis la stabo de Kultura Centro Esperantista en 2011: pli da deĵorantoj kaj pli da komitatanoj. Unuafoje fakte la kalendaro de ĉeestoj estas planita tra la tuta jaro, kun kvin deĵorantoj (el Rusio, Pollando, Kroatio, Israelo, Bulgario) kiuj kovros la monatojn de februaro al decembro, plus unu kuiristino (el Italio) dum la tuta aŭgusto, plus unu faklaboristo por la domflegado.

Frata repliko en Togolando

HeKo 469 3-A, 30 jan 11

C-ano Adjévi Adjé plendis publike ke “malhelpoj ankaŭ montriĝis kaj ni ne komprenis kial neniu el la Esperanto-Klubo Unuiĝo de Verdaj Amikoj (UVA)  estas en la renovigitaj gvidorganoj de Unuiĝo Togolanda por Esperanto, kvankam kelkaj bone kandidatiĝis kaj provis siajn kapablojn dum antaŭaj jaroj labori por la asocio.” Antiraŭmisto legis tion en diskutlisto kontrolata de

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.