julio 2011

La oka numero de Heroldo en 2011

HeKo 487 2-B, 30 jun 11

Akurate aperas “Heroldo de Esperanto” n-ro 2174, la oka en 2011. En la unua paĝo “Jam temp” està por nia Tempobanko”: sen. Martinelli klarigas detalojn pri la funkciado de la Esperanta Tempobanko (nomata Pasvorta Reto). JoMo, rekorde poliglota kantisto, intervjuita de Giorgio Silfer. Ivaniĉka Maĝarova lasas la stirilon de la bulgara kulturdomo. Japano iĝis pola kavaliro.

Kien post SAT? reagas klasbatalantino

HeKo 487 3-A, 2 jul 11

Dum SAT-kongreso antaŭ kelkaj jaroj estiĝis diskuto ĉu gardi aŭ ne la nocion de klasbatalo en la statuto. Temas pri falsa problemo. Simple la eraro de la nuna SAT, kaj specife de ĝiaj gvidantoj, estas la nekompreno pri la evoluo de la socio. Ne tia, ke la sociologiaj analizoj bazitaj sur la klasbatalo tute eksmodiĝis, sed tia ke ne plu la proletaro, sed alia socia klaso faros la revoluciojn.

Komisiono Fettes tro malfruas, UEA-estraro sin ŝirmas

HeKo 487 7-A, 7 jul 11

Ŝajnas drivi al fiasko la komisiono starigita en Havano por ellabori la strategion de Universala Esperanto-Asocio. Ĝis nun la komisiono, gvidata de Mark Fettes, produktis nur magran antaŭdokumenton. Kaj nun la estraro de UEA jam ŝirmas sin, por ne esti trenita en alies fiaskon. Jen la ĵusa oficiala komuniko de la ĝenerala sekretario al la tuta Komitato:

En Malago 2009 duoble ol Madrido 2011

HeKo 487 8-B, 8 jul 11

Antaŭ preskaŭ du jaroj “Libera Folio”, kaj la cirkvito (bullerisma-kamaĉisma) kiu utiligas ĝin por siaj celoj, kalumniis la Hispanan Esperanto-Kongreson, tiam organizitan de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo. La ĉefa mensogo estis, ke “tre multaj” ne partoprenis la kongreson ĉar en ĝi prelegis sen. d-ino Perla Martinelli.

Nova eldono de furora lernolibro

HeKo 487 9-B, 9 jul 11

Ĝi havas pli ol kvardek jarojn, sed ĝia originala didaktika formulo restas daŭre aktuala, kun multaj miloj da ekzempleroj venditaj. Temas pri “Paŝoj al plena posedo” de William Auld, interalie rekomendinda por prepari sin al B.2-nivela lingvotestado, laŭ la Komuna Eŭropa Framo de Referenco.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.