Honorigo por c-ano György Nanovfszky
D-ro György Nanovfszky estis nomumita hieraŭ kiel honora membro de Universala Esperanto-Asocio, laŭ propono de Hungaria Esperanto-Asocio, insiste ripetita dum la lastaj jaroj. La nomumo estas signifa agnosko pri la prezidinto de HEA, kiu interalie enketigis pro malversacio eksan internan funkciulon (la fiska enketo tamen haltis sen plua procedo).