julio 2014

"Heroldo de Esperanto" akuratas: ek al la kompletigo!

HeKo 562 4-B, 22 jul 14

La numero 2225 (9:2014) de “Heroldo de Esperanto” estas ekspedata: ĝi kovras la aktualecon ĝis 14 julio 2014, inkluzive de la 10a Eŭropa Esperanto-Kongreso, la duboj en UEA pri E@I kaj lernu.net, paĝoj el la romano “Tabako” de Dimitar Dimov (traduko de Ilja Iliev, unua premio ĉe EKRA-2014), la agado de esperantistoj ĉe UN, la “misfutbala” UK, Peterlongo la esperantista urbestro, kaj multo plia

Bonaero kun malbonjaro?

HeKo 562 8-A, 26 jul 14

Kiel ĉiujare, la Universala Kongreso ekanta ĉi-semajnfine en Bonaero donas al UEA kaj al ĝia gvidantaro la ŝancon poluri sian bildon. Sed la etoso, tutan jaron poste, estas multe malpli favora al Mark Fettes, kiel atestas ĉi tiu komentario cirkulanta en la reto, subskribe de Sebastiano, post ĵusa intervjuo de LibFol al la UEA-prezidanto:

Universala Kongreseto en Bonaero

HeKo 562 9-A, 27 jul 14

Rekorde malgranda Universala Kongreso en Bonaero: nur sescento da efektivaj ĉeestantoj, la duono kompare kun la lasta antipoda kongreso (Adelajdo 1996); el ili, pli ol triono el Brazilo plus Argentino. Nur Vaŝingtono 1910, San-Francisko 1915 kaj Hago 1920 havis malpli da partoprenantoj; sed du el ili okazis en (post)mondmilita tempo, kaj neniun el ili organizis UEA.

Festa fino de lernojaro en Lomeo

HeKo 563 2-A, 28 jul 14

Kvankam la komenco de la lernojaro 2013-2014 estis iom kriza, la laboroj tamen iris ne malbone en Institut Zamenhof, Lomeo. La rezultoj jarfinaj montras, ke IZo ĉiam sekvas la vojon, kiun ĝi strekis al si. IZo (posedata de fondumo TIETo) ĉiam staras inter la pintuloj dum la diversaj ekzamenoj jarfinaj.

Komunaj studotagoj kun la Okcitana PEN

HeKo 563 3-B, 29 jul 14

Komunaj studotagoj de la okcitana kaj esperanta literaturoj okazos ĉe Kultura Centro Esperantista, 6-7 aŭgusto 2014. Inter la gastoj el Okcitanio la prezidanto de la okcitana PEN-centro, Jean-Frédéric Brun; esperanto-verkistoj ĉeestos kaj fizike (gec-anoj Perla Martinelli, Giorgio Silfer, Walter Zelazny) kaj skajpe. La renkonto okazos en la franca lingvo.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.