Intensiva kurso kaj lingvotestado en Andaluzio
HeKo 568 2-B, 17 nov 14
Bonan ŝancon alportis la unua intensiva kurso ĉe la naturamika Esperanto-Domo en Malago: tri el la kvin aliĝintoj trovis laborpostenon tuj antaŭ la kurso aŭ en la unua tago. La kurso, gvidata de sen. Giorgio Silfer, daŭris kvin tagojn po tri horoj matene, 10-14 novembro 2014.