Portempa malapero de "Internaciisto"
Luis Serrano Pérez en Hispanio ĵus rezignis pri la produktado de “Internaciisto”, organo de esperantlingvaj komunistoj, kaj specife de IKEK, prezidata de c-ano Stan Keable en Britio.
Kun preskaŭ dusemajna fruo kompare kun la fiksita limdato (31 oktobro 2015) pretas la kontraktopropono inter Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kaj Universala Esperanto-Asocio, por aldoni novan statuson al nova statuto de TEJO.
Post oficiala invito al Esperanta Naturamikaro kiel observanto, kaj sukcesa partopreno en la jubileaj tagoj de IYNF en Prago la pasintan septembron, ENa estis hodiaŭ akceptita kiel partnero en la junulara sekcio de Naturfreunde International.
La traduko kaj dissendo fare de Universala Esperanto-Asocio ne altiras la atenton al la hodiaŭa mesaĝo de Ban Ki-Mun, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, pro sia enhavo, politike je malalta profilo (kulpas la jubilea karaktero: UN festas sian sepdekan datrevenon), sed jes pro la sinteno de UEA, respektive aliaj supernaciaj subjektoj en Esperantio, vidalvide al UN.
La Senata opozicio, per interpelacio de la Blanka grupestro Anna Bartek, levis demandon pri la nuna strategio de la Kapitulo en Afriko.
Post du semajnoj okazos la unua, ĝenerala ekspedo de la menditaj ekzempleroj de la “Historio de la esperanta literaturo”, ĵus represita kaj nun bindata, post la rapidega elĉerpiĝo de la unua eldono.
En dato 25 oktobro 2015 sen. Anna Bartek, de la Blanka grupo, interpelaciis pri la nuna strategio de la Kapitulo en Afriko.
La interpelacio estis ricevebla, konforme al la Senata reglamento, kaj respondinda de la kapitulano delegita por reprezenti la Esperantan Civiton ĉe la 6a Afrika Kongreso de Esperanto en Togolando, decembro 2015.