Amos Oz en la oktobra "Literatura Foiro" (n-ro 277)
Danke al la plej longa rakonto en sia lasta novelaro “Inter amikoj”, titolita “Esperanto”, Amos Oz situas en la kovropaĝoj de “Literatura Foiro”, oktobra numero (277).
C-ano Andrea Lago kaj c-ino Perla Martinelli estas konstruantaj la novan retejon de “Femina” kaj Feminisma Esperanta Movado, kies debuto estas planita por Tago de la Esperanta Kulturo 2015.
La Konsulo de la Esperanta Civito, samtempe prezidanto de fondumo Pro Esperanto, subskribis hodiaŭ la lukontrakton por vasta oficejo en Bruselo, kie situos la Okcidenta Legacio de la Esperanta Civito.
Esperanta Naturamikaro organizas intensivan esperanto-kurson por komencantoj (grado A) ĉe la Esperanto-Domo en Malago, ĉiutage 24-28 novembro 2015, 10h00-13h00. La instruisto, prof. Giorgio Silfer, uzas esperanton ekde la unua minuto, la gelernantoj kapablas paroleti en esperanto ekde la dua tago.
Kultura Centro Esperantista invitas al speciala “Verda vespero”, 20 novembro 2015 en la Esperanto-Domo de Svislando.
Duobla surprizo inter la kvardek membroj de la nacia Komitato de la Itala Radikala Partio, elektita 1 novembro 2015 fare de la 14a landa kongreso, en Toskanio.
La sola lingva ekzamenaro pri esperanto plene aplikanta la Komunan Eŭropan Framon de Referenco (do kun ses niveloj, kaj ne nur tri) baldaŭ antaŭvidos sepan diplomon, pri LSP -Language Special Purpose, tradukita al Lingve Specifa Praktiko.
La freŝe bindita unua represo de “Historio de la esperanta literaturo”, verkita de c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, estis prezentita hodiaŭ vespere ĉe Milana Esperanto-Klubo, kie unu el la aŭtoroj festis ankaŭ la oran jubileon de sia esperantismo.