aprilo 2017

Fokuso pri antisemitismo la 14an de Aprilo

HeKo 640 3-B, 8 apr 17

Komisiite de Kultura Centro Esperantista kiel organizanto de la evento, c-ano Giorgio Silfer festparolados 14 aprilo 2017 matene en Ĉaŭdefono, okaze de la Tago de Ĉiuj Pioniroj, ĉi-jare koincida kun la centa datreveno de la forpaso de Lazaro Ludoviko Zamenhof. Tial li anoncis ke li dediĉos specifan atenton al la antisemitismo en la historio de la esperanta popolo.

Zamenhofa jubileo koincide kun parlamenta inaŭguro

HeKo 640 4-C, 9 apr 17

La unuaj Civitaj senatanoj atingis Ĉaŭdefonon, kie ili tranoktas ĉe la Esperanto-Domo, atendante la inaŭguron de la nova parlamenta mandato 2017-21. La plejmulto alvenos 12 aprilo 2017, tagon antaŭ la parlamenta sesio: inter ili, la eliranta Konsulo, Marie-France Conde Rey, kiu prezidos la unuan seancon, en la urbodomo de Loklo. La Esperanto-Domo estos plene okupita.

La Senato startis per interesa alparolo de la nova Konsulo

HeKo 640 7-C, 14 apr 17

Ĉiuj formalaj demarŝoj por la eko de la kvara mandato de nia Senato estis plenumitaj hieraŭ. La forumanoj elektitaj al la Senato lasis la Forumon por la proporcia branĉo de la Parlamento. La senataj grupoj koincidas kun la elektitoj: dek kvin verdanoj kaj kvar blankanoj. La Blanka grupo restas estrata de sen. Anna Bartek, la Verda grupo estas provizore estrata de sen.

La forpaso de Zamenhof celebrita en la Panteono

HeKo 641 2-B, 15 apr 16

Kultura Centro Esperantista organizis en Ĉaŭdefono celebradon de la centa datreveno de la forpaso de Lazaro Ludoviko Zamenhof, okaze de la Memortago de Ĉiuj Pioniroj, la 14an de aprilo 2017. La celebrado artikiĝis en du programeroj: festparolado en la Esperanta Panteono kaj vizito de ekspozicio pri la hebrea kontribuo al la svisa socio, ĉe la loka historia muzeo.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.