Hieraŭ posttagmeze la Parlamento de Eŭropa Unio debatis pri la nova leĝo en Hungario kiu ŝajnas frapi la Centran Eŭropan Universitaton, pri ties normoj koncerne neregistarajn organizojn kaj azilpetantojn, pri la registara sondado kontraŭ EU.
Dum la aprila numero de “La eta Heroldo de KCE” atingis lastatempe sian legantaron, la monata informilo por majo 2017 jam estas presata. Kultura Centro Esperantista per tio akurate komunikas siajn novaĵojn kaj tiujn de la kolektivaj apogantoj Esperanta Naturamikaro, Esperanta PEN-Centro, Feminisma Esperanta Movado, Kooperativo de Literatura Foiro.
La esprimlibero en Esperantio estas kuplita al la normoj en la landoj kie estas registrita la presaĵo aŭ elsendaĵo. Krome validas la statutoj kaj regularoj de la posedantoj de la koncerna komunikilo, kaj de la tegmentaj organizoj al kiuj ili eventuale aliĝas.
Kiel kuraĝigi la esperanto-familiojn teni la lingvouzon aktiva? Kiel spertigi al denaskuloj la esperanto-komunumon? Kia estas la rolo de Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj?
La pli frua renovigo de la brita Parlamento povas garantii al s-ino May larĝan majoritaton, kondiĉe ke: a) la sama plimulto kiu voĉdonis por la eliro el Eŭropa Unio konsentu pri ŝia strategio en la intertraktado; b) la plimulto de la britoj (kaj precipe de la angloj) firmu pri sia referenduma voĉo de la pasinta junio.