januaro 2018

Civila Servo kun esperanto kiel kulturlingvo

HeKo 670 2-B, 9 jan 18

Komence de la 1970aj, surbaze de spertoj en civilservaj laborkampoj, Renato Corsetti kaj Nino Vessella eldonis valoran manlibreton: “Ĉu vi parolas tendare?”. Probable unu el la plej interesaj atingoj de la esperanta didaktiko. La verko celis instrui la lingvon je elementa nivelo al homoj en internacia laborbrigado, por ke ili havu vehiklan lingvon, anstataŭ la franca aŭ la angla.

Akordoprotokolo malfermas la pordon de UN al la Civito

HeKo 670 3-C, 14 jan 18


Sekve de decido de la Kapitulo jam la pasintan majon, la Esperanta Civito establis kontakton kun Esperanto-Radikala Asocio, kiu ekde 2017 estas oficiale reprezentata ĉe Unuiĝintaj Nacioj. La kontakto evoluis al intertraktado, kies protagonistoj estas la Konsulo unuflanke, asistata de eksambasadoro Leonardo Baroncelli, kaj la ĝenerala sekretario de ERA, aliflanke.

Teatro spuras vojon al Afriko

HeKo 670 8-B, 25 jan 18

Pedro Carrillo, aktoro kaj reĝisoro, proponas realigi spektaklon en Burundio, okaze de la venonta Kristnasko. Temas pri “kripa prezento”, kun muziko kaj kantoj, ilustranta la naskiĝon de Jesuo. De pluraj jaroj c-ano Carrillo enscenigas tian religian akton en Andaluzio: li opinias ke afrikanoj tute taŭgas por tiu ĝenro.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.