Presata la aprila numero (298) de "Literatura Foiro"
Ĉiam tre akurate, “Literatura Foiro” atingis la duan numeron de sia 50a jarkolekto, la aprilan de 2019 (298). Mankas nur du numeroj ĝis la tricenta, kaj ene de du jaroj ĝi superos la solan rekordon kiu ankoraŭ mankas al LF kiel kultura revuo en esperanto: la nombro da eldonitaj numeroj (“Fonto” atingis 312).