aŭgusto 2021

Honora civitaneco ekde nun eblas

HeKo 769 2-C, 14 aŭg 21

La Senato de la Esperanta Civito, reale kunsidanta en Loklo, 9 aŭgusto 2021, aprobis unuanime la enkondukon de la honora civitaneco, per la amenda aldono de du artikoloj al la leĝo pri la familia juro, valida jam de julio 2008. Temas pri du tipoj de honora civitaneco: al vivanta esperantano kaj al mortinta esperantisto.

TEJO restis protektorato de UEA

HeKo 769 6-A, 17 aŭg 21

“Kiam venos la fina decido de UEA pri la Centra Oficejo, ni komencos plani la translokiĝon kaj la estontecon de TEJO en Roterdamo.” Tiu ĵusa publika deklaro de la TEJO-estraranino Klara Ertl pruvas ke la destino de la Junulara estas subiĝi al kaj dependi de la Universala.

Raŭmistoj honoris Eŭgenon de Zilah per simpozio

HeKo 769 8-B, 19 aŭg 21

Kultura Centro Esperantista organizis ĉi-semajne en Ĉaŭdefono simpozion honore al Eŭgeno de Zilah, kun realaj ĉeestantoj kaj telematikaj kuplitoj: partoprenis personoj el tri kontinentoj, interalie du vickonsuloj de la Esperanta Civito kaj du estraranoj de la Universala. Aparte aprezaj pri la alta nivelo de la prelegoj estis la vortoj de UEA-vicprezidanto, s-ro Trezoro el Popola Ĉinio.

Rekorde intensa kultura monato en Svislando

HeKo 770 1-B, 21 aŭg 21

Danke al KCE kaj ĝia Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono, Svislando gastigis dek unu sukcesajn esperanto-aranĝojn en unu monato: kurso por formado de stabano, du kursoj pri tradukado, kurso por lingvokomencantoj, Esperantologia Fakultato, Komitatkunveno de KCE, Asembleo de la Esperanta PEN, Asembleo de Feminisma Esperanta Movado, simpozio honore al Eŭgeno de Zilah, lingvotestaj sesioj (de A1 al C1), pa

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.