decembro 2022

Decembra interna domflegado en KCE

HeKo 802 2-B, 8 dec 22

Tuj post sia Zamenhofa festo, Kultura Centro Esperantista estos fermita de la 18a ĝis la 29a de decembro, pro interna domflegado fare de Pro Esperanto kiel regio. Farbado kaj etaj riparoj estos plenumitaj de Civila Esperanta Servo; ili koncernos ankaŭ unu el la apartamentoj de LF-koop en Ĉaŭdefono.

Duono de la Kapitulo nuntempe malsanas

HeKo 802 3-C, 11 dec 22

La Konsulo de la Esperanta Civito, sen. Riichi Karibe, estis operaciita en japana hospitalo kaj konvaleskas hejme. Ĉi-semajne ankaŭ alia membro de la Kapitulo, sen. Marie-France Conde Rey, estos operaciita en franca kliniko. Jam tria persono, sen. Julio Herrero, estas delonge malsana: li mem estas la Unua Vickonsulo, kiu devus anstataŭi la malsanan prezidanton, laŭ la konstitucio.

Unua kunsido de la fakrondo pri esperanto-domoj

HeKo 802 4-C, 12 dec 22

Paralele al la sukcesa fakrondo pri bibliotekoj kaj arkivoj, dua fakrondo aktivas ekde hodiaŭ pri esperanto-domoj kaj kulturcentroj. En ĝi partoprenas reprezentantoj de domoj en Bulgario, Burundio, Hispanio, Svedio, Svislando, kaj membroj de la societoj kiuj posedas Greziljonon respektive La Kvinpetalon: ili ĉiuj havas la esperantan civitanecon kaj intervenas je individua rajto.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.