januaro 2023

La kovriloj de "Literatura Foiro" en 2023

HeKo 803 9-B, 4 jan 23

“Literatura Foiro” proponas grafike interesajn kovrilojn, lige kun temo komuna al la tuta jarkolekto: por 2022 estis la jubileo de “Literatura Mondo”, pri kiu eblas spekti aŭstralian prelegon de c-ano Giorgio Silfer: https://www.youtube.com/watch?v=juGUWFz_ca4 kaj por 2023 la temo estos la kultura kontribuo de la esperanto-kongresoj.

“La kongresoj kontribuas diversmaniere al la evoluo de nia kulturo. En ses eseoj LF analizos la specifan rolon de UK, IJK, SAT-kongreso, KEF kaj aliaj (kiel ILF kaj IEK)” anoncas la ĉefredaktoro, c-ino Perla Martinelli. En la februara numero la Universala Kongreso situas en la fokuso: kiuj estas la ĉefaj valoroj peritaj aŭ kreitaj de UKoj?

Prepari sin al ekzisto sen EU-subvencioj

HeKo 804 1-E, 6 jan 23

La junularaj internaciaj neregistaraj organizoj devus prepari sin al ekzisto sen EU-subvencioj. Ekzisto pli libera kaj celkonscia, ĉar ili ne devus plu adapti sian programon al la postuloj de Eŭropa Unio, ekzemple organizi seminariojn pri temoj apenaŭ rilataj al siaj ĉefaj interesoj. Sed ankaŭ ekzisto ege malfacila, precipe por la centoj (eĉ miloj) da gejunuloj kiuj vivtenas sin per dungoj je minimuma salajro ĉe NRO.

Forta interna lobio strebas malhelpi UKojn

HeKo 804 2-A, 8 jan 23

Islamaj landoj, Rusio, Popola Ĉinio, kompreneble Afriko: en tiuj landoj uranistoj ne havas facilan vivon, ili povas eĉ riski mortokondamnon. Tial ili forte kontraŭas la okazigon de Universala Kongreso: kurioze ke ili tamen silentis pri Pekino.

Siatempe la demando pri homaj rajtoj havis politikan dimension: oni diskutis ĉu kongresi en lando de “reala socialismo” aŭ en la Hispanio de Francisco Franco. Nun tio turniĝas al la moroj. Tamen atentu: la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj ne inkluzivas samseksamon. Jam de jardekoj relativa plimulto da membroŝtatoj klopodas modifi tion, sed mankas la kvorumo.

Unuaj du honoraj civitanigoj en Esperantio

HeKo 804 3-C, 10 jan 23

Laŭ la art. 19 de Lex Valeria pri la familia juro, “La Konsulo rajtas proponi, kaj la Senato aprobas, la honoran civitanecon al forpasinta esperantisto kies aktiveco simbole plej kongruas kun la konstituciaj celoj de la Esperanta Civito.”

Ricevinte la skriban konsenton de la koncernataj gefamilianoj, la Konsulo komunikis al la Senato pere de la grupestroj la nomojn de du posteumaj honorotoj okaze de la venonta parlamenta sesio.

La gefamilianoj de la honorotoj intencas ĉeesti la ceremonion, en Italio, 2 aŭgusto 2023. “Heroldo de Esperanto” jam preparas du specialajn paĝegojn pri la unuaj honoraj civitanoj de Esperantio: ili enestos la junian numeron.

La Esperanta PEN pretas organizi mondkongreson

HeKo 804 4-B, 12 jan 23

Esperanta PEN-Centro proponis sin por organizi la 90an mondkongreson de la verkistaro, komence de oktobro 2024 en formo de krozado sur la okcidenta parto de la Mediteraneo. La mondkongreso disvolviĝos nur reale, sen virtualaj surogatoj, kun la Asembleo de la delegitoj duone en la ŝipo (dum tuttaga navigado) kaj duone surtere: fakte la krozado etapos ĉe diversaj literature kaj turisme gravaj urboj, ekzemple Barcelono. Tial la tria Naturamika Kultursemajno en Esperanto ekos en Barcelono kaj tie enŝipigos kelkdekon da esperantlingvanoj, kiuj garantios la publikon en la lingvo de la organizanto, tiel pravigante la uzon de esperanto kiel laborlingvo, apud la PEN-statute devigaj.

Testa eksperimento por Esplora Instituto de Esperantologio

HeKo 804 5-B, 14 jan 23

Dum la lastaj tri tagoj de januaro kaj unuaj du de februaro okazos testa eksperimento por Esplora Instituto de Esperantologio. Kelkaj volontuloj, preskaŭ ĉiuj kun C-grada diplomo laŭ LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito (LTSEC) sekvos telematike lecionojn kadre de la katedroj de beletristiko kaj (plan)lingvistiko. La eksperimento testos la taŭgecon de elektita rimedo por distanca universitato kaj la efikon de la instruado.

La lecionoj disvolviĝos dum kvar periodoj: du matene kaj du posttagmeze, laŭ la mezeŭropa horo.

Preciza dolorlisto sed sen klarigo

HeKo 804 6-A, 17 jan 23

Eksa individua membro de la Universala (kaj dungito en la 1980aj), funkciulo en brusela EU-instanco, antiraŭmisto, publike ĵus deklaris la sekvan: “La detruo de UEA pluiras sian vojon, lante sed konstante. UEA, aŭ ĝia movada gravo, komplete malaperis. UEA iĝis nur surpapera organizo, kies (mal)agoj nek influas nek interesas esperantistojn — se ili entute scias, kio estas UEA (mi testis ĉe kelkaj junaj homoj: ili havas nenian ideon). Kiel dirite, UEA reduktiĝis al surpapera organizo sendanta tro oftajn gazetarajn komunikojn pri nerimarkindaj temoj kaj al komatata retlisto funkcianta kiel nura anonctabulo.” Li daŭrigas per detale interesa dolorlisto:

Aktivas la organizaj teamo de NAKSE

HeKo 804 7-B, 19 jan 23

Ĉi-semajne telematike kunsidis la Formiketoj, nome la organiza teamo de la 2a Naturamika Kultursemajno en Esperanto (Rozoj, 1-7 oktobro 2023). La teamo estas kunordigata de c-ino Manuela Blanco, kaj respondas al Esperanta Naturamikaro. En ĝi membras ankaŭ c-anoj Ruben Fernandez, Giorgio Silfer, Antonio Vidal.

NAKSE ree okazos en la sama hotelo, kun spektakloj kaj prelegoj en alia nemoveblaĵo, afable proponita de la loka magistrato. Efektive la gastronomia parto estas interesa kaj sukcesa: se aliloke oni fastas, ĉe la Civita konsorcio oni festas… Parenteze, la 3a NAKSE povus okazi en oktobro 2024 sur ŝipo, per ekstera aliĝo al la PEN-mondkongreso, post inaŭgura tago en Barcelono.

Ĉu TEJO bankrotos? En printempo 2023 la respondo

HeKo 804 6-A, 21 jan 23

“Pro la nericevo de la administra subvencio [rifuzita de EU-instanco] pasintjare, TEJO nuntempe trapasas defian financan periodon” skribis Albert S. Tancinco Garrido en sia novjara mesaĝo kiel prezidanto. “Efektive, la buĝeto de 2022 spegulis drastajn reduktojn, kaj la Komitato dum la 78-a IJK en Nederlando krome decidis rekomendi, ke la Organizo daŭrigu kontraktojn kun plejparto de siaj oficistoj ĝis la fino de 2022 kaj poste prokrasti novajn kontraktojn ĝis la definitiva ricevo de la administra subvencio en 2023. La Estraro ĝisfunde konsideris tiun rekomendon, sed la temo montriĝis pli bunta, ĉar pluraj faktoroj poste ankaŭ influis nian decidofaradon.”

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.