aprilo 2023

Mortis la esperanto-poeto de la olda Sud-Afriko

HeKo 809 4-A, 2 apr 23

Lasta pretervivanto el la generacio de la Montevidea renesanco, konsiderata kiel la plej avangarda poeto en la unua eldono de la “Esperanta Antologio” de William Auld, mortis en Teksaso, 14 decembro 2022, jam 92-jara. Temas pri Edwin de Kock, sudafrika kaj usona (ekde 2000) instruisto kaj verkisto (angle, afrikanse, Esperante), adventista predikanto kaj misiisto, ekde 1955 esperantisto.

De centmilo da eŭroj al sesmilo da verkoj

HeKo 809 5-A, 3 apr 23

“Kun malaperanta membraro, Islanda Esperanto-Asocio vendis sian Skolavordustigur-proprieton kaj estas nun serĉanta hejmon por sia kolekto de ses mil esperanto-verkoj. La Nacia Biblioteko ne estas interesata, lasante sen solvo la demandon pri tiu ĉi unika arkivo” anoncis en novembro 2022 loka anglalingva gazeto. Ne estas konata la sorto de tiuj societaj biblioteko kaj hemeroteko.

La skizofrenia konduto de UN

HeKo 809 7-E, 5 apr 23

Ĉiumonate la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj ŝanĝas prezidanton, laŭ rotacio de la dek kvin membroj, el kiuj kvin estas konstantaj. Se aritmetiko ne estas opinio, sed ekzakta scienco, la membro M prezidanta en februaro 2022 devus reprezidi en majo 2023.

Timoj pro bankroto en la sveda Esperantio

HeKo 809 8-B, 7 apr 23

Kiel multaj aliaj klientoj en Svedio Esperanto-Garden pagis tro multe por la lastatempa multekosta elektro. La nova registaro promesis repagi grandan parton, tamen en malprofesia maniero fuŝas kaj atendigas tro longe la klientojn. Tial ekzistas la konkreta timo, ke iu kreditanto estos pli rapida ol la ŝtato kaj postulos tujan bankrotigon de Esperanto-Garden.

Premioj planataj en Afriko

HeKo 809 9-A, 9 apr 23

Afrika Centro Esperantista en Togolando anoncas la lanĉon de kvar premioj. “Homoj tra la mondo vere dediĉas sin preskaŭ tute al Esperanto. ACE taskas al si disponigi distingilojn al iuj el tiuj homoj. Dum premioj havos nomojn de esperantistoj, aliaj esperantistoj precipe afrikaj havos tiujn premiojn pro laboroj faritaj. ACE disponigas almenaŭ cent eŭrojn por ĉiu premiito.”

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.