11a Lingva Kolokvo de KCE en majo 2025

HeKo 844 8-B, 31 aŭg 24

Estas kunvokita al Ĉaŭdefono la 11a Lingva Kolokvo de Kultura Centro Esperantista, kadre de la ĝenerala temo “Vivanta lingvo de vivanta komunumo”. La dato estos 1-4 majo 2025, kun alvenoj la 30an de aprilo. Dum la paŭzoj de la kolokvo disvolviĝos la ordinaraj Asembleoj de KCE kaj de LF-koop, eble ankaŭ de alia paktinta establo.

La aranĝo naskiĝis sub la impulso de la Lingva Komitato de Esperantio, sed gastigas ne nur lingvajn komitatanojn kiel prelegantojn. Vizito en CDELI estis kutima dum la unuaj jaroj, kaj tiel ankaŭ venontjare, se la interlingvistika centro estos ankoraŭ alirebla.

Informas: kce [ĉe] esperantio [punkto] net (kce[at]esperantio[dot]net) 

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.