HeKo 429 8-A, 19 mar 10
Post du semajnoj estos la katolika Pasko, kaj kiel kutime c-ano Gianni Conti organizos la aleston de la esperantistaro ĉe la Sankta Petro en Romo, por aŭskulti la bondeziron en nia lingvo rekte de la papo.
Temas pri unu el la plej vidataj kaj aŭskultataj reklamoj pri esperanto, ekde Pasko 1994.
Ĉi tiu dekoka “Urbi et orbi” estos dediĉita al pastro Duilio Magnani, luktanta kontraŭ la morto. C-ano Conti invitas la esperantlingvajn kristanojn preĝi por li. Almenaŭ unu senatanino, Anna Bartek, aliĝis al la invito.
(fonto: Blanka listo)