Afrika Esperanto-Instituto eniras novan fazon

HeKo 753 2-C, 29 jan 21

La ĝenerala Asembleo de Afrika Esperanto-Instituto renovigis hodiaŭ en Buĵumburo sian organigramon. La du kolektivaj membroj kiuj konsistigas ĝin (individuaj ne eblas, laŭ la statuto) reelektis la Konsilion (plenumkomitaton): tri reprezentantoj por Kultura Centro Esperantista (Marie-France Conde Rey, Perla Martinelli, Giorgio Silfer) kaj tri por Societo Internacia de Paco Universala (Lucien Kagina, Frederiko Nimubona, Abasi Nshimirimana). Fakte la Konsilio koincidas kun la ĝenerala Asembleo, ĉar ne estas aliaj membroj en la societo de partnereco.

AEI ne havos pormomente direktoron (necesas kaj la esperanta civitaneco kaj C-grada diplomo laŭ LTSEC), sed administranton (c-ano Silfer estis konfirmita en la posteno) kaj vicadministranton (c-ano Kagina, kun specifa taskolisto).

En 2020 KCE transdonis al AEI la unuajn responsojn kadre de la partnereco Eŭropo-Afriko: AEI jam organizas aŭtonome seminariojn (la unua estas la 6a Afrika Esperantologia Semajno, komence de februaro en Buĵumburo), dissendas Heroldon rete al la afrika esperantlingva inteligencio, kunvokas lingvotestajn sesiojn (unuafoje 7 februaro 2021). AEI ricevis de LF-koop la lastajn jarkolektojn de LF kaj HdE, plus tutan kolekton de “Femina”, kaj ricevos la materialon nun gardatan ĉe Islama Esperanta Klubo, inkluzive de vidbenda magnetoskopo. Iom post iom de Svislando alvenos libraro, kiu estigos la plej grandan esperanto-bibliotekon en Afriko, profesie katalogitan.

Aprobinte la raportojn, la Asembleo pritraktis la proponon de fondumo Pro Esperanto (FPEF) ke AEI subluu parton de la Tanganika Esperanto-Domo, se en Buĵumburo ekde februaro 2021 FPEF mem luos la vilaon pri kiu la Kapitulo jam donis sian aprobon. AEI kontribuos por la kostoj de la Domo, pagante la fakturojn pro elektro kaj akvo. La Domo gastigos ankaŭ la unuan legacion de la Esperanta Civito ekster Eŭropo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.