Akurate novembras la monata informilo de KCE

HeKo 663 9-B, 6 nov 17


Kultura Centro Esperantista akurate dissendis la novembran numeron (9:2017) de “La eta heroldo de KCE”. La monata informilo, en formato A3, estas ricevebla papere kontraŭ libervola donaco.

La ĵusa numero raportas pri du gravaj atingoj: la esperanta versio de Unesko-Kuriero, danke al s-ro Trezoro, kaj la atingo de la plena membreco de Esperanta Naturamikaro en Naturfreunde Internationale, danke al c-ano Giorgio Silfer. Krome ĝi raportas pri la aktiveco ĉe Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo, kie KCE sola reprezentis nian lingvon dum la tuta 2017.

La informa organo komunikas detalojn pri la KCE-programo en 2018 kaj diversajn aktualaĵojn el la esperanto-mondo.

Danke al ĉi tiu gazeto la individuaj donacoj kreskadas ĉi-jare: meznombre sepcent svisaj frankoj monate, ĝis nun.

Por ricevi provekzempleron: kce [ĉe] esperantio [punkto] net (kce[at]esperantio[dot]net)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.