Ĵus konkludiĝis reta kunveno de la junulara komitato de PEN Internacia, kiu arigis ĉirkaŭ tridek delegitojn el diversaj PEN-centroj de Afriko, Eŭropo kaj Proksima Azio. La Esperanta PEN estis reprezentata de Alessio Giordano, 27-jaraĝa eseisto kaj vicĉefredaktoro de Literatura Foiro.
La virtuala diskuto, okazinta en la angla, utilis precipe por la interŝanĝo de personaj kontaktoj, sed oni tuŝis ankaŭ temojn aparte traktotajn en kvar dediĉitaj laborgrupoj, al kiuj ĉiu PEN-ano sub la trideka jaro rajtas partopreni por doni sian kontribuon.
La unua laborgrupo okupiĝos pri la rilato inter lingvo kaj kulturo, aparte emfazante la valoron de literaturo. Ĉi tiu grupo esploros kiel lingvo samtempe esprimas kaj modlas kulturon, kaj la rolon de literaturo kiel ĉefa perilo de tiu duobla efiko.
Pri esprimlibero fokusiĝos la dua laborgrupo, aparte per la atestoj de junaj novelistoj kaj poetoj nuntempe spertantaj cenzuron kaj persekutadon. Temo tre grava ĉe PEN Internacia, kiu vekas des pli da intereso, konsidere al tio kion la unuopaj centroj povas fari por helpi, subteni kaj konigi en sia lingva medio la literaturon de cenzurataj verkistoj.
Alian temon pli kaj pli aktualan koncernos la laboro de la tria grupo, kies membroj dediĉos sian atenton al sociaj retejoj kaj komunikado. La celo estas ekspluati la potencialon de sociaj retejoj por promocii literaturon kaj defendi esprimliberon, samtempe emfazante la defiojn ligitajn al misinformado kaj kibernetika persekutado.
La kvara laborgrupo koncentriĝos pri la rilato inter junuloj kaj veteranoj de PEN, por ke pli spertaj verkistoj subtenu kaj eduku la junajn aŭtorojn, transdonante siajn spertojn artajn kaj socipolitikajn.
La diversaj teamoj kunlaboros por plifortigi la rolon de PEN Internacia en ĝia tasko de edukado kaj formado de literatura kaj homa konscioj; ĉar en tiu ĉi milita epoko estas necese rememori ke, antaŭ ol esti batalantoj, ni estas voĉoj, vortoj, literaturoj, vivoj.
(aG)