ALTE enkondukas kvalitan ateston

HeKo 870 2-B, 9 apr 25

D-ino Lorena Bellotti reprezentis esperanton nome de KCE dum la hibrida konferenco de ALTE en Kardifo (Kimrio) pasintsemajne, interalie dediĉita al Qmark (kvalita atesto) kaj revizora ĝisdatigo. Interesa novaĵo estas la listo de membroj, kiuj aliĝis al la Qmark, dividita laŭ lingvo kaj nivelo, por ke tiuj, kiuj volas fari certan ekzamenon, vidu kien ili estas plej kvalifikitaj por iri.

Ĉiam intensa kunlaboro okazas kun ECPSPM (nia traduko de antaŭ kelkaj jaroj dum la diplomatia traduk-kurso de KCE) kaj Konsilio de Eŭropo (pro LASLLIAM).

La venonta internacia konferenco de la Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo okazos en Kvinkvirko (Hungario) komence de novembro 2025.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.