Amendo kaj apliko pri la familia juro

HeKo 797 5-C, 11 okt 22

Sviso povas nomiĝi Habelo, sed ne Kaino. Tiu kaj aliaj foje strangaj malpermesoj situas en la Svisa Kodo, rilate onomastikon. Manke de specifa Civita normo, ili validus ankaŭ en la Esperanta Civito. Dum sia ordinara sesio en Rozoj, 7 oktobro 2022, la Senato forigis tiun efikon, per la unuanima aprobo de aldona amendo al Lex Valeria pri la familia juro.

La aldonita artikolo 7 tekstas jene: “(Registra restrikto) — 1. La Registra instanco ne akceptas familian nomon aŭ pseŭdonimon (Hitler, Stalin kaj simile) kiel personan nomon. 2. Aliaj restriktoj ne estas konsiderataj, kvankam en la Svisa Civila Kodo.” La ceteraj artikoloj aŭtomate aktualiĝis laŭ numerado.

Rilate al la sama leĝo, unuafoje la Konsulo proponis la aplikon de la art. 18, par. 2 (posteuma honora civitaneco). La du kandidatigoj estis unuanime ratifitaj, kun embargo ĝis la oficialiĝo post la akcepto de la unuagradaj parencoj.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.