Amikejo en la Londona Klubo

HeKo 350 7-A, 18 apr 08

En la agrabla sidejo de la Londona Esperanto-Klubo (kiu gastas ĉe la Irlanda Kulturcentro) prof. Giorgio Silfer prelegis antaŭ semajno pri Amikejo. Temas pri kurioza, sed simptoma epizodo en la historio de la esperanta popolo.

Komence de la lasta jarcento, en la neŭtrala teritorio de Moresneto, kiu dependis formale de Germanio kaj Belgio, sed praktike de la transnacia minkompanio Altenberg, kun 4.000-persona vilaĝo kaj baldaŭ elĉerpota zinkominejo, ne mankis la ideoj por ekonomia (kaj politika) sendependeco. Ekzemple kazino, laŭ la modelo de Montekarlo, kiu savis la princlandon; ekzemple, esperanto-ŝtato. Kaj efektive, la 13an de aŭgusto 1908, Amikejo deklaris sin sendependa ŝtato, kun la subteno de gravaj lokaj personecoj, kaj eĉ la beno de Lazaro Ludoviko Zamenhof. Sed dek tagojn poste, la komisaroj kiuj reprezentis la du kronojn komunikis la malkonsenton de Berlino kaj Bruselo, kaj ĉio finiĝis. Dek jarojn poste, Moresneto mem ne plu ekzistis kiel neŝtata subjekto de internacia juro. Restis tamen bela himno, eĉ dancebla, per kiu ankoraŭ hodiaŭ startas la vilaĝaj kermesoj.

De kie originis la projekto? Kiuj elementoj (publikaj kaj sekretaj) subtenis ĝin? Kiel oni eraris? Kiuj estis la protagonistoj, kaj kie ili malaperis? Giorgio Silfer gvidis la geaŭskultantojn tra interesa geopolitika promeno en la historio de Eŭropo. Legu pli en “Literatura Foiro”, aprilo 2008.

En la vilaĝo okazos festa memortago, 26 julio 2008, sub la aŭspicio de la Esperanta Civito. Gratulon al la Londona Klubo, kiu kiel la unua ĉi-jare honoris la datrevenon.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.