En la maja numero 2365 de “Heroldo de Esperanto”, jam atinginta la abonantaron, aperas tri artikoloj de c-ano Marek Bamberski, kiujn la redakcio komentarias per la sekva artikolo. Bamberski ne estas la sola esperantisto kiu skribas kontraŭ cionismo, hebreoj, Eŭropa Unio kaj okcidento (aparte rimarkindaj estas en Iberio), sed li havas la esperantan civitanecon kaj tial rajtas ne esti ignorata.
La artikoloj de Marek Bamberski pri Holokaŭsto paŭsas la tezon de Richard Verrall, pseŭdonime Richard E. Harwood, en la libro Did Six Million Really Die? La verkon eldonis Ernst Zundel, germana novnazio, en 1974; Verrall membris en British National Front.
Verrall aldonas politikan analizon kiu mankas ĉe Bamberski: la venkintoj kulpus pro mistifiko helpe al la estigo de Israelo en 1948, el kiu poste la misŝanca sorto de palestinaj araboj. Tial negaciismo (parta aŭ tuta) kupliĝas al kontraŭisraela propagando, nome al anticionismo.
Simila politika analizo aperas ĉe aŭtoro multe pli klera ol Verrall: Roger Garaudy, ekskomunisto, eksa kristano el diversaj konfesioj, fine eĉ islamano. Pro sia libro Les Mythes fondateurs de la politique israélienne (1995), same malpermesata kiel tiu de Verrall, Garaudy estis procesita kaj kondamnita.
La imputito Garaudy ricevis la subtenon de diversaj intelektuloj, inkluzive de Abbé Pierre, kies ikoneco estas lastatempe tre kontestita pro seksaj kaj administraj deliktoj.
La anticionismo de Bamberski ne atingas negaciismon kaj esprimiĝas precipe en la celo agnoskigi la (veran aŭ supozatan) viktimecon de poloj kaj defendi Pollandon kontraŭ Okcidento. Konsekvence lia anticionismo kupliĝas al opozicio kontraŭ Eŭropa Unio kaj kritiko kontraŭ Ukrajno.
En la artikoloj de Bamberski mankas spuro pri polaj krimoj kontraŭ judoj: genocido farita de kamparanoj dum la okupacio, masakro de Kielce post la mondmilito, la seria murdado de judoj en la trajnoj al Lublino, ktp.
Pri Zamenhof li ignoras gravan epizodon sojle de la unua mondmilito: doloriga incidento ĉe Pola Esperantisto, pro draste antisemita artikolo (dulingva) de Andreo Niemojewski, kies vidpunkton defendis la redakcio mem (julio 1914). Oni subtaksas la negativan efikon de tiu incidento, kombinitan kun la ŝoko pro la eksplodo de la milito, ĉe Zamenhof mem. Cetere, ankaŭ Antoni Grabowski membris en partio kun antisemita programo.
(Redakcio de Heroldo de Esperanto)
Komentoj
La 4-an de julio 1946 okazis en Kielce la tiel nomata “pogromo de Kielce” en kiu estis murditaj 37 judaj loĝantoj de la urbo. Poste evidentiĝis ke ili estis mortigitaj de komunistaj oficiroj de la sekureca polico, miliciistoj kaj soldatoj.
https://eo.wikipedia.org/wiki/Pogromo_de_Kielce