La 2an de junio 2001 la Konstitucio de la Esperanta Civito estis promulgita en la urbodomo de Sabloneto (Italio), la 25an de februaro 2002 disvolviĝis la unua Parlamenta sesio en la urbodomo de Loklo (Svislando). Inter tiuj du eventoj, la 15an de decembro 2001 okazis la elektoj por la unua Senata mandato.
La arĝenta jubileo ekos la venontan junion, en la Tago de la Esperanta Lingvo, kaj ĉesos fine de februaro 2027. En la preparata programo situas festo okaze de la Parlamenta sesio en Malago, 13 oktobro 2026, laŭ kunvoko de la Konsulino.
Sur la eldona kampo, specifa numero de “Heroldo de Esperanto” estos dediĉita al la jubilea jaro, kun historia retrospektivo fare de c-ano Giorgio Silfer, kaj aperos la dua eldono de la “Verda Libro”, sub la responso de sen. Alessio Giordano. Krome, la librofako de LF-koop estas enpaĝiganta la pli ol 200-paĝan esearon de d-ro Silfer “La socia historio de la esperanta popolo”, kun prefaco de la karmemora c-ano Bertil Nilsson.
La vickonsulo pri informado estas plananta jubilean erinofilian serion, aplike de la art. 28, par. 5 de la Konstitucio. Koincide kun la jubileo, la vickonsulo pri internaj aferoj baldaŭ mendos la produktadon de insignoj, aplike de la art. 7 par. 3 de la Konstitucio.