Nia lingvo ricevis dufoje atenton hodiaŭ dum la PEN-mondkongreso en Oksfordo. Certe tio okazis raŭmisme, do ne per propaganda alparolo pri la neceso adopti esperanton por ŝpari la kostojn de interpretado…
En la unua okazo, pli ol la lingvo rolon ludis la persona prestiĝo de nia delegito. Unu el la kandidatoj al la internacia estraro preferis prezenton fare de c-ano Giorgio Silfer, anstataŭ la propra PEN-centro (la romanda).
En la dua okazo, togolanda partoprenanto en ronda tablo, bedaŭris pri la literatura supereco de la franca, kiu kondukis lin rezigni pri verkado en loka lingvo. C-ano Silfer atestis pri la sola rimarkinda aŭtoro en la afrika Esperantio, ankaŭ togolandano. Ĉi-lasta spertis la saman kulturan dilemon, inter la eŭa kaj la franca, kaj elektis esperanton por ne esti plia kontribuanto al la “negritude”.
Fakte verki en esperanto anstataŭ kolonia lingvo aŭ tro febla loka idiomo signifas kulturan alternativon en monda perspektivo.