La redakcio de HeKo informas, ke ekde hodiaŭ ĉiu leganto de Heroldo Komunikas povas submeti komenton per rekta modulo sub ĉiu afiŝita komuniko. La komentoj estos traktataj de redakciano antaŭ la publikigo, por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn. Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Ni invitas vin aboni la Telegram-kanalon de HeKo, se vi ne jam faris, por resti ĝisdata pri la novaj afiŝoj, kaj deziras al vi ĉiuj bonan legadon!
— Redakcio de HeKo
Komentoj
10a Sep 2025 Mer - 09h29
Facila komentebleco estas grava progreso.
10a Sep 2025 Mer - 10h26
Gratulon pro tiu novaĵo kiu certe okazigos kaj akcelos diskutojn tie ĉi.
Aldonu komenton