Benczik, Golden, Martinov en venontaj literaturaj kafejoj

HeKo 635 8-B, 2 mar 17

Vilmos Benczik, Dániel Lariko Golden kaj Zlatoje Martinov gastos ĉe la venontaj literaturaj kafejoj, organizataj de Fajszi Amika Rondo sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro en Budapeŝto.

D-ro Benczik parolos la 16an de marto 2017 pri anoncota temo. Mag. Golden faros komparan analizon pri la lastaj numeroj de “Literatura Foiro” kaj “Beletra Almanako”, la 20an de aprilo. Sen. Zlatoje Martinov enkondukos diskuton pri la balkana prozo, la 18an de majo.

La literatura kafejo disvolviĝas ekde 18h15, teretaĝe en avenuo Thököly, 58-60 (XIV distrikto). Por tiu de la 17a de marto eblos skajpa konekto.

(HeKo 635 8-B, 2 mar 17)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.