Biblioteka Reto: preparata la direktivo

HeKo 314 3-C, 1 nov 06

Itala Interlingvistika Centro estas preparanta proponon de direktivo, submetotan al la aprobo de la Forumo de la Esperanta Civito, por la organizo de Biblioteka Reto de Esperantio.

Ĝis nun la Forumo aprobis du direktivojn: pri Mutuala Rabata Sistemo (direktivo Hiltbrand) kaj pri LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito (direktivo Muhlemann). La unua starigis sistemon de rabatoj en la tarifoj de la paktintaj establoj pri la proponataj servoj kaj varoj. La dua starigis novan lingvoekzamenaron, interne al la Civito. Per la preparata propono, la konsorcio de la paktintaj establoj povos krei sinergiojn kaj apogi la esperanto-bibliotekojn en la mondo.

Laŭ la proponontoj. la Civito “kredas ke publikaj esperantaj bibliotekoj estas piliero por la konservado, esploro kaj dokumentado pri nia komuna transnacia kulturo kaj identeco.” Konsekvence la Civito strebu al la vastigo kaj firmigo de reto de esperantaj bibliotekoj, helpe al la paktintoj. La direktivo okupiĝos ankaŭ pri la Internacia Tago de la Esperanto-Biblioteko kaj pri la depono de la novaj eldonaĵoj ĉe indikotaj bibliotekoj.

Ĝenerale la direktivoj celas faciligi pli profundan integriĝon kaj intiman kunlaboron de la establoj aliĝintaj al la Pakto.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.