Bibliotekoj kaj arkivoj en la fokuso de la simpozio

HeKo 850 1-B, 4 nov 24

Danke al c-ano Rubèn Fernández, valora intelektulo kaj profesia arkivisto (konata pro magistra disertacio pri CDELI), ankaŭ la perspektivoj de bibliotekoj kaj arkivoj eniris la debaton dum la simpozio de Kultura Centro Esperantista, 1-3 novembro 2024.

Mag. Fernández rimarkas du tendencojn: “elmovadigo”, nome la transdono de esperanto-biblioteko al eksteraj institucioj, kaj daŭrigo ene de Esperantio. Pri niaj libraroj en publikaj bibliotekoj ekzistas tre amaraj spertoj, de la postlasaĵo de Marinko Ĝivoje en Zagrebo (Kroatio) ĝis la skandala forĵeto en Kortrejko (Belgio). Tamen akademiaj esploristoj pri historio, ekz. Pascal Dubourg-Glatigny, urĝas la elmovadigon, ĝis la punkto mem enskatoligi en Roterdamo por transporto al Varsovio. Kial tiu ĉi tendenco?

Estus afero de grandeco, troa por esperantistoj, plus espero de ŝparo en salajroj de dungitoj; tamen al publikaj institucioj foje mankas mono, kaj ĉefe mankas spaco; kaj la transnacieco de esperanto-heredaĵo igas ĝin malfacile akceptebla — vidu la kazon de la Nacia Islanda Biblioteko en Rejkjaviko, kiu ĵus rifuzis la libraron de Islanda Esperanto-Asocio. Historiistoj kaj historiografoj (por kiuj ies biciklado tra la mondo kun verda stelo povus gravi ne malpli ol la rolo de Hector Hodler por pacifismo) opinias ke elmovadigo havas propagandan celon kaj ke ĝi necesas por disponigo al iliaj esploroj.

Prioritata batalfronto estas tiu de la ciferecigo, tamen: a) kiu gardas la originalojn en bit-arkivo?; b) ĉu oni rajtas skani ĉion, kiel faras Yiddish Book Service?; c) niaj gravaj bibliotekoj (unuavice IEMW) malmulte ciferigas.

Sed pli ol ĉio gravas finfine havi modelon de katalogado por niaj bibliotekoj kaj arkivoj, konsiderendaj kiel “lingvaj komunumaj arĥivoj”. Al tiu ĉefa prioritato necesas dediĉi sin en la venonta jardeko.

Komentoj

Pola esperantisto kiu ne havas la esperantan civitanecon

Biblioteko Hector Hodler fakte ĉesis ekzisti kiel depona biblioteko. Tion konfirmas la kontrakto inter UEA kaj Pola Nacia Biblioteko. En tiu kontrakto mi legas reciprokan (sin)trompon. Unuflanke UEA promesis kreskigi senpage la libraron, sed tio ne plu eblos ekde 2026. Aliflanke per karto eblos vidi la skanaĵojn, sed tio estos plenumebla nur per surloka, fizika ĉeesto.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.