Blankanoj subtenas kampanjon kontraŭ mortpuno

HeKo 321 3-C, 18 jan 07

Al la Transnacia Radikala Partio
Maurizio Turco, Marco Beltrandi, Marco Cappato
vicprezidantoj

Nome de la Blanka grupo en la Senato de la Esperanta Civito kaj de mi persone, mi firme subtenas la kampanjon kaj la iniciaton de s-ro Marco Pannella. Ni kontraŭas la mortpunon kiel etike ne permeseblan punon.
La kondamnado en la kazo de Saddam Hussein estis krome ne la decido de honesta tribunalo.

Certe Saddam Hussein estis krimulo de la plej alta kategorio, sed tio ne pravigas la manieron trakti lin tiel. En la 21a jarcento ne devas plu ekzisti tia puno kaj tia verdiktado.

Sincere via
sen. Nelly Holevitch
9 januaro 2007

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.