HeKo 611 4-A, 28 aug 16
D-ro Detlev Blanke mortis pro misfarto dum naĝado. La informon donas la oficiala portalo de la berlina civito, ne menciante lian nomon. Jen la proksimuma traduko de la aktualaĵo en la koncerna retpaĝo:
75-jaraĝa viro perdis la vivon dum naĝa akcidento en Tornowsee ĉe Gühlen-Glienicke (Ostprignitz-Ruppin). La polico anoncis lundon, ke sabaton la 20an li estis naĝanta kun sia edzino, kiam li subite kriis por helpo. Helpanto rapide lin elakvigis kaj revigligis. Tamen poste unuahelpa kuracisto povis nur konstati la morton de la 75-jarulo.
Lian 83-jaraĝan edzinon trafis ŝoko kaj ŝi bezonis medicinan flegadon.
La polico ekskludas mortokaŭzan intervenon de eksterulo.
(HeKo 611 4-A, 28 aŭg 16)