“Konsiderinte la rimarkojn pri la nuligo de la Esperanto-ekzameno, nome ke pli multaj el vi prepariĝis por la lingva ekzameno ĉi-jare, ni decidis okazigi la ekzamenon ambaŭfoje en 2025. Ĉi-jare, krom FEBRUARO, vi povas ankaŭ veni kaj fari la Esperanto-ekzamenon en OKTOBRO.”
”Ekde 2026 oni povos fari la ne-agnoskitan lingvan ekzamenon de Esperanto-Mondasocio. Ni esperas, ke ĉi tiu tempo sufiĉos por ĉiuj sukcese prepariĝi por la agnoskita ekzameno Origó.”
La supra proklamo estis afiŝita nur hungarlingve, 5 januaro 2025, en la FB-paĝo de la ELTE-lingvocentro en Budapeŝto. Unuflanke ĝi ŝajnas cedo al protestoj de la lernantoj kaj esperantistoj kontraŭ lastatempa decido forigi esperanton, aliflanke ĝi sonas konfirme pri la definitiva maloficialigo de la UEA/ILEI-ekzameno administrata de la privata entrepreno Edukado.net
Komentoj
Unue: Roterdamo postulus membrecon en UEA. La membrokotizo pro malbonfarto de la hungara forinto eĉ sen iu ajn servo kostus pli multe ol antaŭ unu jaro. Due: devus pasi almenaŭ duona jaro, de la kandidato post la membriĝo, ke ili povu ekkoni la tutan mekanikon de UEA.
Alia grava demando estas, ĉu UEA mem organizas la ekzamenojn, kaj ĉu ties rezultoj ene de Hungario estus akceptitaj. Nu, laŭ mi simple ni hungaraj esperantistoj devus rehavi la akreditigon de la lingvoekzamenoj. Por tio, ĉiuj hungaraj esperantistoj devus sendi petskribon al la ekzamena centro. Unu fojon ili sukcesis akiri ke la akreditigo povu daŭri. Eble nuntempe estos ege malfacile realigi ĝin. Ankoraŭ unu rimarko: kiom kostus por hungaraj esperantistoj la ekzamenkotizo? Ĉu por ili estus senprobleme pagebla? Mi eĉ ne pensis ankoraŭ pri la valideco de la UEA-diplomo en Hungario.
Por la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito ne gravas la civitaneco mem, sed se vi havas ĝin vi rajtas peti rabaton.
Por LTSEC la kotizo estas indicita laŭ la kvar kategorioj fiksitaj de la Monda Banko, dum por Edukado.net estas pli komplika kotizoframo: laŭ tri kategorioj, kun aŭ sen atestilo, nur skriba nur parola aŭ ambaŭa, reala aŭ virtuala… Fakte tarifa ĝangaleto.
Aldone: por UEA aŭ Edukado.net alies diplomoj (ekzemple de Franca, Itala, Germana Esperanto-Institutoj) valoras neniom, dum por KCE (administranto de LTSEC) alies diplomitoj antaŭ 2007 povas peti la ekvivalentecon de sia diplomo, sen trapaso de nova testosesio. Alies diplomoj post 2007 ne estas konsidereblaj, ĉar ekde tiam oni povis trapasi LTSEC-testosesion.