Bunta dua tago de Kultura Esperanto-Festivalo

HeKo 915 9-B, 27 jul 26

Tre varia la dua tago de la 15a Kultura Esperanto-Festivalo, kun prelegoj, filmo, ekskurseto, koncerto kaj kultura ĉeesto de Japanio; ĉiam kun aprezata gastronomio kaj agrabla vetero, kvazaŭ milde printempa je mil metroj de altitudo.

C-ano Alessio Giordano, transdoninte la saluton de la senkulpiĝinta kunĉefredaktorino Perla Martinelli, prezentis la progresojn de la revuo “Literatura Foiro” dum la lastaj dek du monatoj, kaj reale kaj virtuale: la publiko admiris la novan retpaĝaron literaturafoiro.com kaj la ĉeeston per reklamfilmetoj en la sociaj retoj. Giordano aparte laŭdis la kunlaboron de c-ano Giacomo Comincini kaj la etoson de LF-koop, kiu lasas spacon al la iniciativo de siaj stabanoj.

Arno Lagrange enkondukis la temon de lia morgaŭ teatraĵo, per aŭdvida prelego dediĉita al la kataluna artisto Luis Llach: kurioze, Kataluna Esperanto-Asocio ne volis inkludi tiun prelegon kaj la koncernan dramon “Ŝminkitaj okuloj” en sia kongreso ĉi-jare, hazarde koincida kronologie kun NaturAmika KulturSemajno en Esperanto.

Tre valora kiel dokumenta filmo pri la ne plu ekzistanta Esperanto Gården kaj la lasta (praktike fiaskinta) KEF en Svedio estas “Somero de Sigrid”, realigita de Aleksej Salomatov. Ĉiam interesa la vizito en Loklo, kun sia secesie eklektika urbodomo, kaj la eksterordinara fortepiano en la templo, kie c-ano Giorgio Di Nucci koncertis atentante pri nekonataj sed talentaj komponistoj.

La fora Azio ĉiam alestas: ĉi-foje ne per la ĉina kulturo, sed per la japana. Alice Liotto, malkovrinte la sugestion de origamio, hodiaŭ prezentis la fascinon de kimonoj.

Sola nigra muŝo en blanka lakto: la Asembleo de la Esperanta PEN ne okazis ĉar mankis la kvorumo.

— STELO/KCE
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.