oktobro 2009

La tempo de libereco en LF

HeKo 405 4-B, 3 okt 09

En la aŭtuno de 1989 falis la Berlina muro. Tamen ĉi tio estis nur unu signo, kvankam la plej okultrafa kaj signifa. Fakte antaŭ dudek jaroj finiĝis “la tria mondmilito” — la malvarma milito, kaj la landoj de centra kaj orienta Eŭropo ekiris laŭ la vojo de radikalaj politikaj kaj ekonomiaj ŝanĝoj por ke nun ni konstatu, ke Eŭropo komplete ne estas la sama.

Du sesdekjaruloj festis

HeKo 405 5-A, 5 okt 09

Preskaŭ samtempe du gravaj ŝtatoj celebris sian nacian feston, kiel rondan, sesdekjaran jubileon: Popola Ĉinio la 1an de oktobro, Federacia Respubliko Germanio la 3an de oktobro 2009. La Konsulo de la Esperanta Civito havis la okazon sekvi ambaŭ: la unuan per amasmediaj komunikiloj, la duan kiel oficiala invitito ĉe la germana reprezentejo en Milano.

Bye bye, Andy: vi estas forstrekita

HeKo 405 6-A, 7 okt 09

“Ĝis revido, Andy. Vi estas forstrekita.” Per tiu lakona mesaĝo el Roterdamo s-ro Andreas Künzli estis hodiaŭ forĵetita el la diskutlisto <uea-membroj>, kie li kutimis kritiki ĉiun kaj ĉion. Post la forstreko, li tiel protestis: “Mi protestas kontraŭ tiu cenzurado kaj anoncas eksiĝon el tiu grupo, same kiel mi konfirmas definitivan eksiĝon el UEA.

De Zamenhof ĝis la Manifesto

HeKo 405 7-A, 8 okt 09

Itala Esperanto-Federacio ĵus eldonis itallingvan verkon de c-ano prof. Carlo Minnaja: “Le grandi personalità dell’Unesco: Lazzaro Ludovico Zamenhof”. Temas pri 300-paĝa antologio, kun du enkondukaj eseoj, trideko da tekstoj (inkluzive ĉiujn festparoladojn), kvin poeziaĵoj, plus apendice la manifestoj de Prago kaj de Raŭmo.

La prozistino de Esperanto-Samizdat

HeKo 405 8-B, 8 okt 09

La germanlingva verkistino Herta Müller gajnis la literaturan Nobelon 2009. Laŭ afabla permeso de la eldonejo kaj de la aŭtoro, ni reproduktas la finan parton de la eseo de Giorgio Silfer “Esperanto kiel transnacia arta esprimilo”, aperinta en “Literatura Foiro” n-ro 105 (junio-julio 1987), kun aparta mencio pri Herta Müller.

ISEB 2009 en Bulgario

HeKo 406 3-B, 10 okt 09

Okaze de la Internacia Tago de la Esperanto-Biblioteko (koincide kun la 42a semajno de la jaro) la Vickonsulo pri kulturo kaj informado, Ljubomir Trifonĉovski, kaj la prezidantino de la loka Esperanto-societo “Sukceso”, Sneĵinka Angelova, vizitis la direktorinon de la regiona biblioteko en Vraco, Silvija Vrachovska.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.