Censado de la retadresoj en la Civita domajno

HeKo 875 8-C, 2 jun 25

Laŭ delego de la Konsulino, Lorena Bellotti, la vickonsulo pri sekureco, Rubeno Fernández, estas censanta ĉiun retadreson en la domajno esperantio.net: la pasintan semajnon ĉiu adreso ricevis tiucelan enketan cirkuleron kun la afabla peto deklari kelkajn informojn.

Senpaga retadreso en la domajno estas privilegio rezervita al la personoj kiuj havas la esperantan civitanecon kaj al la establoj kiuj aliĝis al la Pakto, kompreneble nur se la koncernatoj esprimas sian deziron.

Retadreson en la domajno havas ankaŭ la instancoj (Pro Esperanto, registro, kvestoro, kongresa buroo ktp), la legacioj, la Kapitulanoj — nur por institucia komunikado, evidente.

Ekzistas ankaŭ diskutlistoj, sed ili ne estas koncernataj de la nuna censado.

 

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.