Okaze de la Tago de la Pakto por la Esperanta Civito la redakcio de “Heroldo de Esperanto” preparis jubilean feston, kiu disvolviĝis hieraŭ per ripozaj horoj ĉe la lago de Neŭŝatelo, kun urbovizito, krespa lunĉo sub pergolo kaj eta krozado en vaporŝipo. Evitite ĝis nun en Ĉaŭdefono, la somera varmego sur la ebenejo logis pli ol unu “abeleton” al naĝado.
Agrabla postfestivala tago, sen festparolado sed kun omaĝo al la gazeto fondita de Teo Jung en 1920, kies centa jarkolekto (mankas kvin pro la dua mondmilito) komenciĝis ĉi-januare. La gazeto, trisemajna sub LF-koop (1997-2016), iĝis monata sub brazila eldonisto (2017) kaj tiun oftecon ĝi gardas sub la lasta posedanto, Kultura Centro Esperantista.
La Komitatoj de KCE kaj LF-koop havis hodiaŭ komunan kunsidon, por analizi la staton de la “svisa akso”, nome la paktintoj kies jura sidejo troviĝas en Svislando. La kunsido donis la ŝancon studi la situacion de la investoj en nemoveblaĵoj, kaj de la Esperanto-Domoj (en Bulgario, Francio, Hispanio, Burundio…) ĝenerale. Oni aprezis la konstantan aperigon de informoj pri tiuj Domoj en “Heroldo de Esperanto”, inkluzive de rubriko pri kastelo Greziljono. Oni bedaŭris ke, pro la financa politiko de UEA, la Universala Kongreso perdis la ŝancon de tutnumera atento fare de HdE.
La ŝrumpo de la kongresanaro pro kaj post la pandemio paralelas al la barakto de la Domoj por teni sian klientaron: kiu estas tute transnacia (98% de la KCE-klientaro ne estas svisa), tiu pli bone rezistas ol aliaj (almenaŭ 50% de la Greziljona klientaro estas franca).