Civila Esperanta Servo fondota en Afriko

HeKo 830 7-B, 26 jan 24

La fonda asembleo de Civila Esperanta Servo / Service civil esperantien estas kunvokita al Bujumburo, ĉe Tanganika Esperanto-Domo, por sabato 10 februaro 2024 matene. Partoprenos la Vickonsulo de la Esperanta Civito, kiu alportos saluton de la Konsulo.

Ĝis nun CES estas instanco interna al la konsorcio, sed ekde la venonta monato ĝi ekzistos kiel aŭtonoma establo. Tial ĝi povos memstare aliĝi al la Pakto kaj aliaj konsorcioj, kvankam la prioritata celo estas la agnosko fare de Civila Servo Internacia.

Per tio Esperantio revalorigas tradicion kiu naskiĝis en Esperantio mem, danke al pioniroj kiel Pierre Ceresole kaj Edmond Privat. Temos pri unu plia progresema movado en la raŭmisma cirkvito, same kiel Feminisma Esperanta Movado kaj Esperanta Naturamikaro. FEM havas rilatojn nek kun UEA nek kun SAT, dum la naturamikoj siatempe (ĝis sinmortigo en 2006) estis kvazaŭ faka asocio de SAT, al kiu ĝi legacis sian kapitalon (kvankam parton ankaŭ al UEA).

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.